Pakistano (urdue پاکِستان, Pākistān [pɑːkɪst̪ɑːn]; angle Pakistan, [ˌpɑːkɪˈstɑːn]), oficiale la Islama Respubliko de Pakistano (urdue اِسلامی جُمہُوریۂِ پاکِستان, Islāmī Jumhūriyah-yi Pākistān, angle Islamic Republic of Pakistan), estas suverena ŝtato en Suda Azio. Ĝi estas laŭ areo (796 095 km²) la dua plej granda en Suda Azio, kaj la 36-a en la mondo. Ĝi havas 1 046 kilometrojn da marbordo ĉe la Araba Maro kaj la Golfo de Omano en la sudo, kaj ĝi najbaras Afganion kaj Iranon en la okcidento, Baraton en la oriento kaj Ĉinion en la plej fora nordoriento. Ĝi estas separata el Taĝikio pare de la mallarĝa Vaĥana Koridoro de Afganio en la nordo, kaj sude ankaŭ kunhavas malgrandan marlimon kun Omano.
Pakistano kun 180 milionoj da loĝantoj estas la sesa plej dense loĝata lando en la mondo kaj estas la dua plej dense loĝata lando kun Islama plimulto post Indonezio. Ĝia teritorio estis parto de Brita Hindio, kaj sendependiĝis de la nuna Barato en 1947. La teritorio kiu nune konstituas Pakistanon estis iam hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj, kiaj tiuj de Mehrgarh de la Neolitiko, kaj de la Bronzepoko tui nome Induso-civilizacio, kaj estis poate hejmo de regnoj regataj de popoloj de diversajreligioj kaj kulturoj, kiaj hinduoj, hindo-grekoj, islamanoj, turko-mongoloj, afganoj kaj sikoj. La areo estis regata de nombraj imperioj kaj dinastioj, kiaj la hinda Maŭrja imperio, la persa Akemenida Imperio, Aleksandro la Granda el Makedonio, la araba Umajida Kaliflando, la Mongola Imperio, la Mogola Imperio, la Durana Imperio, la Sika Imperio kaj la Brita Imperio. Kiel rezulto de la Pakistana Movado estrita de Muhammad Ali Jinnah kaj de la lukto de la tuta subkontinento por la sendependeco, Pakistano estis kreita en 1947 kiel sendependa lando por islamanoj el la regionoj orienta kaj okcidenta de la subkontinento kie estas islama majoritato. Dekomence dominio, Pakistano adoptis novan konstitucion en 1956, kaj iĝis islama respubliko. Enlanda milito en 1971 rezultis en la disigo de Orienta Pakistano de la nova lando nome Bangladeŝo.
Pakistano estas federacia parlamenta respubliko konsistanta el kvar provincoj kaj kvar federaciaj teritorioj. Ĝi estas kaj etne kaj lingve ege varia lando, kun simila vario en ĝia geografio kaj faŭno. Regiona kaj meza potenco,[1][2] Pakistano havas la sepan plej grandajn armitajn fortojn en la mondo kaj ankaŭ estas nuklea potenco same kiel deklarita nuklearmita ŝtato, estante la unusola lando en la islama mondo, kaj la dua en Sudazio
Post too long. Click here to view the full text.